Esperanta Civito

Atelieroj kiel atuto en KEF


La 11a Kultura Esperanto-Festivalo proponis interesan menuon kun diversaj kulturgrupoj sub la nomo "atelieroj": pri marionetfarado, kantado, jogo, Yumeiho-masaĝo, ĉigongo. Ili ĉiuj okazis en la festivalejo mem (kiu afable disponigis matojn se necese), krom tiu pri marionetfarado, en la ĉarma pupteatro "La Turlutaine": ĉi-lasta estis la sola en la franca, postinterprete de Andres Bickel.

Al la profesieco de la svisaj marionetistinoj eblas aldoni la profesian nivelon de la ceteraj esperantlingvaj trejnistoj: kantado kun la fama duo Kajto, ĉigongo kun s-ino Nan Matthias Wang el Popola Ĉinio, jogo kun c-ano Patrick Boursicot el Francio, japana masaĝo kun c-ino Katalin Farago el Hungario (la virino plej eminenta pri tiu masaĝo en Eŭropo, unusola je la sesa nivelo).

Ofte la atelieroj okazis paralele, kio stimulis al varieco sed ankaŭ malhelpis la elekton inter du egale interesaj atelieroj: dum la 12a KEF (fine de julio 2023, same en Ĉaŭdefono) oni evitos tiun konkurencon. Gravas ke la nova Esperantio inkluzivu ne nur arton, sed ankaŭ tiajn formojn de kultura esplorado, en kiel eble plej multfaceta lingva komunumo.

[HeKo 793 1-B, 19 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0604 s s