Esperanta Civito

IJK sen kongresanoj kaj sen provianto?


Oficiala statistiko anoncas pli ol ducent kvardek aliĝojn al la Internacia Junulara Kongreso okazanta en Nederlando, sed en la kampara kongresejo, izolita je pluraj kilometroj de urbo aŭ vilaĝo, promenas ne pli ol duono. Tiel klarigas la kongresa kuriereto:

"Serĉante inter la agordoj de la reta programo mi trovis misteran butonon 'Montri nepublikajn programerojn'. Kaj jen: en Kunsidejo, Lernejo kaj Scenejo dum la tuta semajno sin kaŝas partoprenantoj, okupiĝante pri strangaj projektoj anstataŭ pli grava agado kiel naĝado aŭ esperantigo de vestaĵo."

Efektive ne nur partoprenantoj, sed ankaŭ proviantoj sin kaŝas: kiel vespermanĝon oni ricevas nur supon (fakte buljonon) kaj unu kvadratan paneton, ŝmireblan (sed ne ĉiam) per marmelado. Kiu povas, tiu biciklas tridekon da kilometroj por aĉeti manĝaĵojn.

Malsati dum nederlanda TEJO-kongreso tamen estas antikva tradicio: kiuj spertis la roterdaman en 1967 kaj la aŭsterlican dek du jarojn poste, tiuj memoras pri manko de nutrado. Ne hazarde Austerlitz estis rebaptita Auschwitz de tiamaj gejunuloj...

[HeKo 793 2-A, 21 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0579 s s 
  Total: 0.0722 s s