Esperanta Civito

Forpasis s-ino Teresita Carlevaro


Kooperativo de Literatura Foiro anoncas kun profunda kondolenco la hieraŭan forpason de s-ino Teresita Bozzetta, edzino de d-ro Tazio Carlevaro, unua prezidanto de LF-koop (1980-1985). Al la funebro aliĝas ĉiuj membroj de "La Patrolo" kaj la ĉefredaktoro de "Literatura Foiro".

Ges-roj Carlevaro vivis preskaŭ ĉiam en Tiĉino, kvankam almenaŭ unu el iliaj tri filinoj naskiĝis en la neŭŝatela kantono, kie la familio loĝis dum kelkaj jaroj. El trentolanda origino, s-ino Teresita estis kaj fidela vivkunulino kaj valora subtenanto de la edzo en lia profesia kariero, precipe kiam li iniciatis psikiatrian tagoklinikon en la kantona ĉefurbo.

La funebra ceremonio okazos morgaŭ, 25 aŭgusto 2023, en Bellinzona-Carasso, Casa Funeraria, viale Righetti 22.

[HeKo 793 4-B, 21 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0587 s s