Esperanta Civito

Ĉilianoj en la okulo de la ciklono


"Ĉilio estas jurŝtato sociala kaj demokratia. Ĝi estas plurnacia, interkultura, regiona kaj ekologia". Tiel tekstas la unua artikolo de la nova Konstitucio de Ĉilio, submetita hodiaŭ al referendumo. En la ĉarto enestas novaj sociaj rajtoj por virinoj, indiĝenaj popoloj, naturo kaj bestoj. Perfekte.

Sed la ĉilia popolo malaprobis la proponitan ĉarton, per 60% de la voĉoj. Tial ke la balotado estis deviga, ne eblas kulpigi politikan indiferenton aŭ falsan neŭtralemon, laŭ la tradicio bone konata en la finvenkisma Esperantio. Sin deteni oni ne rajtis, la ĉilianoj preferas vivi laŭ la diktaturaj normoj de Pinochet: konklude, la plimulto, eĉ la plejmulto, estus faŝistoj.

Pli malbone, ili estus koloniistoj: ĉar la plej grava timo vekita de la nova ĉarto (por kiu vane sin engaĝis la nuna prezidento) koncernas la indiĝenajn etnojn (13% de la populacio, precipe mapuĉojn), al kiuj devus reveni la teritorioj konfiskitaj de la "blankuloj" tra la jarcentoj. Se la nuntempaj usonanoj devus referendumi pri simila konstitucio, kun redono al la siuoj de la vasta regiono kiu defraŭde reduktiĝis al provinco spite al traktato subskribita en Vaŝingtono de la "Granda Blanka Patro", probable ili voĉdonus kiel la ĉilianoj, kaj ne nur la Trumpistoj.

Aliflanke, pri la realaj intencoj de ĉilianoj rilate al la minorigitoj kaj damaĝitoj, prezidintino Bachelet mem kreis profundajn dubojn, per sia konduto rilate la UN-raporton pri la ujgura minoritato persekutata en Popola Ĉinio: ŝi sukcesis kaj ofendi Pekinon kaj ne defendi ujgurojn...

[HeKo 794 5-E, 4 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0593 s s