Esperanta Civito

La malamika lingvo... kaj la silento pri lingvaj rajtoj


La ukrajna parlamento en Kievo rapide aprobis antaŭ la somero 2022 leĝojn kiuj malpermesas la importadon de libroj kaj eldonaj produktoj el Rusio, Belorusio kaj "dumtempe okupitaj teritorioj", kaj de ĉiuj volumoj en la rusa el ajna lando. Jam pli frue ekzistis normoj kontraŭ la uzo de minoritataj lingvoj. Pri ĉi-lastaj protestis Esperanta PEN-Centro, petante aldonon al la koncerna rezolucio submetota al la PEN-mondkongreso.

Estas rimarkinde ke la novaj normoj el Kievo preskibas ankaŭ la konstantan ekskludon de ĉiuj muzikistoj kun rusa ŝtataneco el publikaj prezentoj, koncertoj kaj manifestacioj. Por la artistoj tamen eblas escepto: la malpermeso ne trafas tiujn kiuj kondamnis la invadon fare de Moskvo. Analoga strebo al rusigo karakterizas la teritoriojn okupitajn en orienta kaj norda Ukrajno, fare de Rusio.

Sen. Giorgio Silfer proponos al sia grupo en la Civita Senato formuli rezolucion kiu protestas kontraŭ ĉi tiuj diskriminacioj, el ambaŭ flankoj de la konflikto. Ili ne respektas la plej elementajn lingvajn rajtojn.

Estas interese, ke neniu esperantlingva subjekto, krom la Esperanta Civito, interesiĝas aktive pri la temo.

[HeKo 794 6-E, 6 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0558 s s