Esperanta Civito

Rememore pri Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeta la Dua


Estis majo 1999. Estro de la sektoro pri eksteraj rilatoj, mi akompanis la prezidanton de la Parlamento de Lombardio al Kardifo, por la inaŭguro de la unua Parlamento de Kimrio. Kurioze, mi povis kompari la relative malgrandan trapezon en formo de pseŭda hemiciklo al la vasta ovalo de la nova skota kurio, ankoraŭ ne inaŭgurita sed jam disponebla por kongresoj, du jarojn antaŭe, okaze de la PEN-Asembleo. Kaj mi povis aŭskulti la Princon de Kimrio en la loka lingvo: li legis sian alparolon per forta angla akĉento.

La tuta reĝa triopo (Elizabeta, Filipo, Karlo) partoprenis la eventon, kaj mi sidis ĉe manĝotablo kun kimraj deputitoj (inkluzive de juna kaj ĉarma liberalulino) en la honora salono de la kastelo. Nature la plej moŝtaj sidis sur longa tablo podie, la ceteraj partere, ĉe dudeko da rondaj tabloj.

Estis pluraj interesaj ceremonioj, ekde tiu bankedo komencita per la sonoro de heroldaj trumpetoj ĝis la granda vespera festo pro la progreso de la aŭtonomio. Ĉi-lasta donos inspiron por la festo okaze de la promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito, du jarojn poste en Sabloneto.

Reĝino Elizabeta estis eksterordinara persono. Interalie ŝi flegis ŝaton al Italio, kiun la italoj ne adekvate komprenis: mi suspektas ke, ĉar Elizabeta la Unua sentis sin "duone itala", ankaŭ la Duan altiris "la lando kie la citronoj floras". Ŝi estis aparte kontenta renkonti nin, ja la solajn el Italio, dum mallonga interparolo. Kaj ŝia elparolo estis precize la sama de mia unua profesorino pri la angla, kiu iom similis ankaŭ al ŝi, malgraŭ sia manko de ĉapeleto.

Hodiaŭ la Reĝino mortis, kaj mi skribas rememore pri ŝi, danke al tiu renkonto (...)

(Giorgio Silfer)

[HeKo 794 8-E, 9 sep 22]

Legu la tutan artikolon en "Literatura Foiro" n-ro 320, decembro 2022.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0720 s s 
  Total: 0.0873 s s