Esperanta Civito

Ruben Fernandez pri kopirajtoj dum NAKSE


"Se Interreto tute kadukigis tradiciajn kopirajtojn, kiuj estas la alternativoj? En ĉi tiu prelego ni esploros la diversajn flankojn de ĉi tiu demando de la vidpunktoj de verkistoj, privataj eldonistoj kaj publikaj arĥivistoj, provante harmoniigi kulturon, ekonomion, moralon, teknologion kaj juron."

Tiel c-ano Ruben Fernandez prezentas sian prelegon, 4 oktobro 2022 posttagmeze laŭ la agendo de la Naturamika Kultursemajno, organizata de Esperanta Naturamikaro en Rozoj (Costa Brava). La prelegonto estas fakulo pri bibliotekoj kaj arkivoj: Kultura Centro Esperantista ĵus invitis lin gvidi kurson pri arkivistiko en Svislando, dum somero 2023.

Matene de la sama tago, okaze de la inaŭguro de NAKSE, kataluna verkisto, membro de PEN Internacia, parolos pri indiĝenaj lingvoj, kadre de la jardeko proklamita de UN. Vespere gastos la fama kantisto JoMo.

Informas naturamik ĉe esperantio.net

[HeKo 795 3-B, 14 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0591 s s