Forpasis civitano David Ŝamgar
Li ŝanĝis kvarfoje sian familian nomon, kiu komence estis Mager kaj laste Dotan, sed li restis la unua israelano kiu petis la esperantan civitanecon, kaj registriĝis kiel David Ŝamgar en 2001, partoprenante en la unuaj elektoj por la Senato.
David Ŝamgar (1954[1973]-2021) forpasis subite antaŭ dek kvar monatoj. Li naskiĝis en Rumanio kaj migris al Israelo en 1964 kun siaj gepatroj, tre simpatia kaj gastama paro. Oni povas difini lin viktimo de Holokaŭsto en dua generacio: pro nerva malsano li vivis sub kuratelo post sia orfiĝo.
Ni memoras lin kiel poligloton, kun profundaj ŝato kaj kono pri nia lingvo, kiu signifis por li ankaŭ poezian kreadon. Pri ĉi-lasta atestas interalie lia kontribuo al la originala antologio "Glaŭka lum' ", redaktita de c-ano Benoit Philippe. Dum multaj jaroj li abonis la revuon "Literatura Foiro".
[HeKo 796 5-C, 16 sep 22]