Esperanta Civito

Abeletoj favoras al la ideo de kongresa buroo


Dum sia unua kunsido prepare al la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023) hieraŭ la Abeletoj ricevis informon pri la finance pozitiva rezulto de la 11a KEF, laŭ interna komuniko de la revizoro de Kultura Centro Esperantista. La organiza teamo konfirmis la asignon de la administrado (inkluzive de loĝiga servo kaj nutrado) al KCE kaj de la kultura programado al STELO.

La Abeletoj ekzamenis la kazojn de unuopaj kontribuintoj al la lasta festivalo, arte kaj ateliere. Estis decido reinviti kelkajn laŭ la samaj kondiĉoj, dum al aliaj STELO proponos novajn kondiĉojn, kaj la invito forfalos se la koncernata ne akceptas. En unu kazo estis decido ne plu inviti entute: temas pri skandinava kantisto kiu ne respondis al pluraj mesaghoj dum dek ok monatoj, sed subite vekiĝis lastmomente nur por ĉikani.

La Abeletoj aprezas la ideon atribui al la Unua Vickonsulo la delegon pri kongresa buroo, tamen limigita je subsidua rolo por la paktintaj establoj organizantaj gravan eventon (KEF por KCE, NAKSE por ENa, ktp). Kongresa buroo kutime okupiĝas pri la ekspansio de iu loko kiel kongrescentro; ĉi-kaze temus pri la subteno al la paktintoj kiuj strebas organizi kongreson. Pere de tiu ofico cirkulos ankaŭ konfidenca listo de la meritoj de diversaj kontribuintoj arte kaj ateliere, por ke la organizaj teamoj povu pli efike orientiĝi.

[HeKo 795 9-B, 21 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0564 s s