Esperanta Civito

Sukcesa reprezento de esperanto en la PEN-mondkongreso


La delegito de la esperanta literaturo, c-ano Giorgio Silfer, estis tre aktiva dum la Asembleo de PEN Internacia, ĵus finita en Upsalo (Svedio) post kvartaga mondkongreso. Liaj intervenoj vekis ĉiam konsenton kaj admiron, kio stimulis ĉe pluraj ankaŭ pozitivan intereson pri nia literatura lingvo. Tre aprezata estis lia repliko al maroka kolego, kiu plendis pro rezolucio kiu protestas pri manko de esprimlibero en Maroko: "La kolego pravus, se ni reprezentus naciŝtatojn; sed ĉi tie ni reprezentas literaturojn".

Du intervenoj rilatis al Ukrajno. Unu el la kandidatoj al la posteno de ĝenerala sekretario estis ukrainlingva ukrajnano; al li c-ano Silfer demandis, kion li opinias pri la malpermeso eldoni ruslingvan literaturon en lia lando. La nekontentiga respondo probable influis por la sukceso de la alia kandidato, germana verkistino.

Poste la Plenuma Konsilio de PEN Internacia proponis deklari "dormanta" la rusan PEN-centron, pro publikaj starpunktoj kontraŭaj al la PEN-ĉarto. C-ano Silfer demandis ĉu la starpunkto venis el la rusa PEN-asembleo aŭ de individuaj kolegoj: en la unua kazo necesus proponi eksigon de la centro, sed la rusa delegacio devus ĉeesti la Asembleon; en la dua kazo ne eblus eksigo, sed ankaŭ ne deklari la centron dormanta. La prezidanto agnoskis la pravon de nia delegito, motivante la proponon tiel, ke ĝi stopas la rusan centron nur dum unu jaro, ne kondamnante ĝin.

Apogante rezolucion (de la skota PEN) favore al Julian Assange, nia delegito postulis la opinion de la angla kaj la usona Centroj pri la kazo: ili aprobas la rezolucion, kvankam ne subskribis. Analoge pri alia rezolucio favore al la kurda minoritato prof. Silfer postulis la (favoran) sintenon de la turka PEN.

Kio estas "seksa persekutado" en literaturo? Tiu demando lia ne ricevis klaran respondon de la verkistina komitato, laboranta super la koncerna dokumento. Laste, en la diskuto pri ebla reformo de la sekretariato en Londono, nia delegito aperis kiel la veterano plej bone informita pri la historio de PEN Internacia.

[HeKo 796 5-B, 30 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0530 s s