Esperanta Civito

Ekas la unua Naturamika Kultursemajno (NAKSE)


Per agrabla interkona vespero komenciĝis la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto, organizita de Esperanta Naturamikaro en Rozoj (Costa Brava). La aranĝo disvolviĝas en tre gastama hotelo, plus ekskursoj, laŭ la tradicio de iama turisma semajno, nun resurektinta danke al la konsorcio de la Esperanta Civito, analoge al Kultura Esperanto-Festivalo.

La unua programero enfokusiĝis pri filmo en nia lingvo, dediĉita al la fama Insulo de la Rozoj. Ekestis interesa debato pri la koncepto de "terra nullius" kaj la distingo inter proprieto kaj suvereneco.

Morgaŭ matene ĉe la inaŭguro gastos Carles Torner, eksdirektoro de PEN Internacia en Londono, kiu parolos pri la Jardeko de la indiĝenaj lingvoj. Estos ankaŭ ŝanco por profundigi la konojn pri la jubileanta PEN-klubo, la monda verkistara organizo kiu en 1993 agnoski esperanton literatura lingvo.

Dum la inaŭguro intermezos kantoj de Anjo Amika, kaj vespere koncertos JoMo. Posttagmeze Ruben Fernandez gvidos seminarion pri bibliotekoj kaj arkivoj, kun la partopreno de pluraj aktivuloj de la fakrondo pri esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj kadre de la Esperanta Civito.

[HeKo 796 6-B, 3 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0380 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0813 s s