Esperanta Civito

Tago de premieroj en la unua NAKSE


Juan Garcia del Rio debutis pri filozofio de la naturo kaj pri ĉinaj ideogramoj en la Naturamika Kultursemajno, surprizante per multfaceta kompetento; la duan prelegon li kompletigos morgaŭ. La andaluza intelektulo havas kvalitojn de esperantologo; krome lia filo Angel perfektiĝas lingve kun c-ano Alessio Giordano.

Ĝuste Alessio Giordano prezentis posttagmeze la ĵus eldonitan verkon de Ferdinand de Saussure "Kurso de ĝenerala lingvistiko". La parolon de la prefacinto komplementis la telematikaj intervenoj de gec-anoj Fernando Pita, tradukinto, kaj Perla Martinelli, ĉefa reviziinto. Aldoniĝis c-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de la tre interesa glosaro.

La posttagmezon konkludis la premiero de "Esperantio vivas", bildromaneto de Tihomir Lovriĉ (desegnisto) kaj Nicolas Vanof (aŭtoro de la tekstoj), en fizika ĉeesto de ili ambaŭ. La atenton de la publiko kaptis la kunlaboro de la komiksistoj: por ambaŭ temas pri la unua bildrakonto.

La vespera programo proponis la filmon "Persaj lecionoj", kie grave rolas artefarita lingvo, per kiu judo savas sian vivon en nazia koncentrejo. Inspirite de realaj faktoj, la belorusa filmo tragike memorigas pri "Kiel Mihok instruis la anglan" de Julio Baghy.

[HeKo 796 9-B, 6 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0538 s s