Esperanta Civito

Ekskurso kaj asembleoj dum la kvara NAKSE-tago


Dum c-ano Antonio Vidal gvidis naturamikojn al tre ŝatata ekskurso, disvolviĝis gravaj asembleoj: la parlamenta sesio de la Esperanta Civito kaj la ordinara asembleo de Esperanta Naturamikaro. Pri la unua vi legos en aliaj raportoj, pri la dua en ĉi tiu HeKomuniko.

La Asembleon de ENa partoprenis membroj el pluraj landoj: ĝin prezidis c-ano Carlos Spinola, protokolis c-ino Manuela Blanco. La diskuto pri la raportoj enfokusiĝis je la rilatoj kun NFI en Vieno kaj la okazanta NAKSE. Estas unuanima orientiĝo daŭrigi la eksperimenton, kaj aranĝi la duan NAKSE samdate (unua semajno de oktobro 2023) kaj eble samloke (Rozoj), pro la tre gastama hotelo, la favoraj tarifoj, la pozitiva sinteno de la urbestro. Necesas tamen plibonigi kaj la komunikadon kaj la atingeblecon.

La Asembleo aprobis la proponon starigi katalunan sekcion de ENa, en Barcelono: ne temas pri nova asocio, sed pri branĉo de ENa; tial ne ekzistos statuto (sed jes regularo, aprobota de la ENa-Asembleo) nek estraro, nur delegito (c-ano Ruben Fernandez) kaj vicdelegito (c-ano Antonio Vidal). La unua celo de tiu nova sekcio estos apogi la organizan teamon de NAKSE (la Formiketojn). Krome la Asembleo alelektis s-ron Juan Garcia del Rio kiel komitatanon de ENa.

Ĉi-lasta debutis per siaj poemoj originale en esperanto dum la poezia vespero, kie grandan sukceson havis c-ano Alessio Giordano per kanta prezento de versoj el la oseta literaturo. C-ano Giorgio Silfer deklamis poemojn el la "Historio de la esperanta literaturo", elektante itineron kiu rilatis al Katalunio: amuzon vekis "Rozujo sovaĝa" de Marie Hankel, premiita ĉe la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj, kaj la rimaĵo de Marjorie Boulton pri la malrapida vagonaro, kiu perfekte spegulas la nunan staton de la kataluna fervojo inter Barcelono kaj la franca landlimo...

[HeKo 797 1-B, 7 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0602 s s