Esperanta Civito

La Forumo aprobis novan direktivon pri bibliotekoj


La direktivo pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo estis la ĉefa punkto en la tagordo de la Forumo kunvokita al Rozoj, 7 oktobro 2022. Laŭ propono de Itala Interlingvistika Centro kaj Fajszi Amika Rondo, la tekston prezentis c-ano Alessio Giordano. Komence elpensita kiel reformo de direktivo Rogora, ĝi alportis tiom da novaĵoj ke nun ĝi nomiĝas direktivo Giordano, post la unuanima aprobo de la paktintoj.

La plej gravaj novaĵoj estas: a) la valorigo de la arkivoj, kiujn la antaŭa normo neglektis aŭ ne specifigis (konsekvence nun KIBS nomiĝas KIBAS); b) la kreo de reto de vizitantoj, por superrigardi la situacion de la institucioj kun esperantaĵoj; c) la starigo de profesiaj kursoj por bibliotekistoj kaj arkivistoj.

Laŭ fakrondo preparinta la novan direktivon, por la esperanta popolo arkivoj povas esti eĉ pli gravaj ol bibliotekoj. Ĉiukaze, arkivoj ne suferas tiom da riskoj kaj danĝeroj kiom bibliotekoj: ilia funkcio ne evoluas al surogato de kulturdomo, arkivaĵojn oni ne disdonas donace post renovigo kiel okazas por libroj, esperantaĵoj estas pli respektataj ol libroj, en publika institucio.

La reto de vizitantoj estas jam difinita. La unua kurso pri arkivistiko disvolviĝos ĉe KCE, 14-19 aŭgusto 2023, sub la gvido de c-ano Ruben Fernandez. La fakrondo daŭrigas per siaj regulaj kunsidoj, kun pli kaj pli da partoprenantoj.

[HeKo 797 3-C, 9 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0587 s s