Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro ne partoprenas en la NFI-Asembleo


Esperanta Naturamikaro ne partoprenos en la ordinara jara Asembleo de Naturfreunde Internationale, okazanta ĉi-semajnfine en Alta Italio. La kialo estas simpla: la delegito, c-ano Giorgio Silfer, estas subite retenata en Hispanio post NAKSE, tial devis nuligi ĉiujn rendevuojn planitajn dum restado en Italio, inkluzive de la partopreno en la NFI-Asembleo. ENa mem ne sukcesis mobilizi alian delegiton.

En letero de senkulpiĝo al la prezidanto de NFI, la prezidanto de ENa, c-ano Julio Herrero, raportas pri la atingoj de la asocio dum 2021-22, inkluzive de intensigo de aktiveco ĉe la junularo, organizado de naturamika kultursemajno en Rozoj, starigo de sekcio en Katalunio.

ENa baldaŭ superos centon da membroj kaj havas propran naturamikan domon, sed daŭre estas nur kolektiva B-membro, dum aliaj A-membroj estas malpli nombraj kaj ne havas domon (ekzemple la sveda). Post rifuzo dum la lasta kongreso, ENa ne plu petos la pli altan statuson, kiu simple signifas la rajton kandidati por la internacia estraro: la ceteraj rajtoj kaj devoj estas egalaj. La ekzisto de B-membro en iu lando malhelpas la ekziston de alia A-membro (ĉi-kaze en Hispanio).

ENa havas neesperantistajn klientojn kaj membrojn, sed la kerno de la oficiale dulingva asocio konsistas nur el esperantistoj, el kiuj la plejmulto havas la esperantan civitanecon (kvin el ses komitatanoj, ekzemple).

[HeKo 797 6-B, 12 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0596 s s