Esperanta Civito

Lluis Llach en esperanto danke al andaluzoj


La Esperanto-Domo en Malago gastigis hodiaŭ la debuton de nova kantisto en nia lingvo: Angel Garcia del Rio, ĵus diplomita kiel B1 en Rozoj laŭ la lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito. Dudeksesjara, naskita en Andaluzio, Angel havas voĉon tute taŭgan por la kanzonoj de Lluis Llach, kiun li interpretas ankaŭ en la kataluna originalo, akompanante sin per gitaro.

Ĵaŭdo estas la akceptotago por la naturamika Esperanto-Domo, kaj li honoris ĝin aranĝante la tradukon de "Aprilo 74", unu el la grandaj sukcesoj de Llach. Pri la teksto lin helpis precipe c-ino Perla Martinelli. Angel estas invitita al la 12a KEF (Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023), sed probable la premiero ne atendos tiel longe.

Strofoj kiel "Kompan', se konas vi / la kavon de l' sireno / en fora mez' de l' mar' / mi naĝus tuj ŝin vidi / sed daŭras la batal'..." povas fariĝi famaj per la voĉo kaj muzika akompano de la juna naturamiko.

Lastatempa premiero estis la tute nova traduko de "Bella, ciao" (Bela, ĉaŭ), nun en la repertuaro de Anjo Amika, kiu kantis ĝin ne en ARKONES, sed en la Naturamika Kultursemajno en Esperanto, vekante varmajn aplaŭdojn.

[HeKo 797 7-B, 13 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0550 s s