Esperanta Civito

EIE debutos per lingvistiko kaj arkivistiko


Esplora Instituto de Esperantologio, ambicia projekto de telematika universitato kun semajno en Ĉaŭdefono fine de la semestro, eksperimentos du semajnajn kursojn dum somero 2023. La unua, pri ĝenerala lingvistiko, 17-22 julio; la dua, pri arkivistiko, 14-19 aŭgusto.

C-ano Alessio Giordano gvidos la unuan semajnon, kiu baziĝos sur "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure. C-ano Ruben Fernandez gvidos la duan, kiu interalie esploros realan arkivon en Svislando; la esploro kaj la kurso utilos al la gvidonto por prepari propran disertacion en la koncerna universitata fako.

Kiel kutime, necesos almenaŭ kvin aliĝoj por okazigi la kursojn. La partoprenontoj povos loĝi kaj manĝi moderpreze en la Esperanto-Domo. La kursokotizo estas 120 svisaj frankoj. Informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 797 8-B, 15 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0540 s s