Esperanta Civito

La Senato normigas la stabon per Lex Adiutoria


La Esperanta Civito elektis tute novan vojon por sia aktivularo: nek burokrataro instalita en unu centra oficejo nek ŝajna volontularo financata de Eŭropa Unio. Tiel formiĝis stabo pli kaj pli vasta, kiu ekbezonis precizan normaron. Post tri dekretoj el la Kapitulo en diversaj jaroj, la Senato aprobis en Rozoj, 7 oktobro 2022, leĝon artikitan en du ĉapitroj, nomatan Lex Adiutoria el la latina vorto por stabano, oficisto, asistanto aŭ simple helpanto.

Kiel aludite, la leĝo kodas la regulojn jam indikitajn en tri dekretoj, specife pri anonimeco, terminologio, kalendaro, distingo de oficoj, deĵorlokoj, rilatoj kun la koncernaj establoj, misioj. Kvankam ĝi ne precizigas la temon, ĝi preventas ankaŭ eventualajn intereskonfliktojn.

Tial ke ankaŭ la parlamentanoj estas konsiderataj kiel parto de la stabo, nuntempe pli ol kvindek personoj estas aktivaj kiel kadroj, superaj aŭ interaj, ene de la Esperanta Civito. La plejmulto aktivas en Eŭropo; Afriko estas la dua kontinento laŭ staba graveco, precipe en Burundio.

La stabanoj, precipe la deĵorantoj kaj la buralistoj, apogas sin diversmaniere sur tri esperanto-domoj kaj kvar legacioj: Bruselo, Budapeŝto, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Malago, Stokholmo kaj Varno estas la urboj kie ili plej ofte oficas, kelkfoje kun interŝanĝoj, foje en parto de la propra hejmo. Por ĉi-lasta kazo la leĝo oficialigas la terminon "buralisto", el svisgermana origino; alia neologismo absolute bezonata estas "meteko", por indiki kunlaboranton kiu ne havas ankoraŭ la esperantan civitanecon (kiu necesas por eniri la stabon de la Civito).

Lex Adiutoria rezultas el kelkjara praktiko kaj aplikas solvojn rutine establitajn. Per tio la Civita leĝodonado firmiĝas en jura filozofio priskriba pli ol preskriba.

[HeKo 798 1-C, 17 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0583 s s