Esperanta Civito

Miroslava Kirova nova kvestoro


Kadre de la delego ricevita de la Konsulo, la vickonsulo pri financoj nomumis hodiaŭ novan kvestoron, en la persono de sen. Miroslava Kirova, kies ofico estos konfirmebla fine de la nuna parlamenta mandato (komence de 2025), sendepende de eventuala ĉeso de la senataneco. La lasta oficiale nomumita kvestoro estis c-ino Mariola Jobin, jama forumano.

La kvestoro estas aktisto, kies ofico respondas al la difino 2 laŭ Plena Ilustrita Vortaro (1970). Dum la unuaj jardekoj de la Esperanta Civito ties ĉefa funkcio estis la organizado de veturoj al la parlamentaj sesioj, specife la helpo al malriĉaj senatanoj.

C-ino Kirova havas apartan talenton trovi malmultekostajn flugojn kaj mendi rabatitajn vojaĝojn per fervojo. Ŝia unua misio konsistos en la organizado de la partoprenoj en la parlamenta sesio komence de aŭgusto 2023, okazonta en Alta Italio (probable en provinco de Torino).

[HeKo 798 3-C, 21 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0593 s s