Esperanta Civito

La Esperanta PEN asembleos en Padovo


La ordinara Asembleo de la Esperanta PEN estas kunvokita al Padovo (Italio), 3 decembro 2022, tuj post vizito de la internacia prezidanto, Burhan Sonmez. El la dudek membroj de la societo (ĉiuj profesiaj verkistoj aŭ redaktoroj) interalie ĉeestos fizike Julian Modest (prezidanto), Chiara Macconi, Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer; oni atendas la konfirmon de Davide Astori kaj Istvan Nemere. Eblos delegi fizikan partoprenanton aŭ sekvi la Asembleon skajpe.

La Asembleo diskutos pri la raportoj, voĉdonos pri novaj membroj (tri kandidatoj), decidos pri salutoj al esperantistaj kongresoj kaj pri la proceduro por koncedi aŭspicion al novaj eldonaĵoj. La plej ambicia projekto estas la organizado de la PEN-mondkongreso en 2024 aŭ 2025.

La Esperanta PEN estas demokrata sed ne politike neŭtrala societo: ĝia strategia linio kongruas kun tiuj de la du tegmentoj -- PEN Internacia kaj la Esperanta Civito. Fakte nur tri el la dudek membroj ne havas la esperantan civitanecon. La revuo "Literatura Foiro", posedata kaj eldonata de LF-koop, oficas kiel organo.

[HeKo 798 4-B, 22 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0540 s s