Esperanta Civito

Bibliotekoj kaj arkivoj post la nova direktivo Giordano


La Civita fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj kunvenis telematike hodiaŭ, unuafoje post la aprobo de direktivo Giordano pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS). Estis ekzamenataj la unuaj aplikoj de la nova direktivo, interalie la apogo al la kurso pri arkivistiko, fare de c-ano Ruben Fernandez ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 14-19 aŭgusto 2023.

Prepare al la kurso, la kursgvidonto vizitos Ĉaŭdefonon jam pli frue, okaze de la 9a Lingva Kolokvo de KCE (28 aprilo - 1 majo 2023). Li intencas ankaŭ kupli la enhavon de la kurso al la programo de Esplora Instituto de Esperantologio.

Preskaŭ ĉiuj rondanoj partoprenis en la 1a Naturamika Kultursemajno en Rozoj (Costa Brava); ili esprimis sian ĝojon pro la sukcesa aranĝo, inkluzive de la prefero okazigi NAKSE 2023 denove en Rozoj (1-6 oktobro 2023). Probable studa tago pri KIBAS estos parto de la programo, kun la partopreno de esperanto-bibliotekistoj kaj -arkivistoj.

[HeKo 798 8-C, 26 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0727 s s 
  Total: 0.0865 s s