Esperanta Civito

Demando por la nokto de Haloveno


Ekzistas Esperanto-Domoj kiuj koincidas kun tuta subjekto, kaj ĉi tiu mortus sen ĝi: tipa ekzemplo Kastelo Greziljono, kies programo kaj kies strukturo kuniĝas kvazaŭ heliko en sia firma konko kaj ne estus imagebla kiel limako. Vendu la kastelon kaj ĝian vastan parcelon, kio restus? Malsimile pri Kultura Centro Esperantista kaj ĝenerale la konsorcio de la Esperanta Civito: vendu unu el la domoj aŭ apartamentoj, la servoj daŭros kiel antaŭe, pro sia bone funkcianta transnacieco.

Kio pri Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo? La vendo de la nemoveblaĵo koincidas kun tuta restrukturado de la subjekto. La Universala estis konfederacio de societoj plus burokrata aparato, kiu mem bezonis centralon. Elimininte la dungitaron (kiu nur dum la lastaj dudek jaroj kostis perdon de tri milionoj da eŭroj, sen rimarkinde pozitivaj rezultoj por UEA kaj por la disvastigo de esperanto), la gvidantoj malmuntis la organizon pecon post peco, por konstrui novan organizan modelon.

Kio karakterizas tiun modelon? Unue, la decentralizo: la servoj estus prizorgataj diversloke; sed fakte temas pri pseŭda devolucio kun efektiva privatigo, pli ol decentralizo, tiel ke iom post iom la servoj ne plu ekzistos kiel UEA-servoj. La historia arkivo estis deportita al Vieno. La biblioteko ne akompanis la arkivon, ĉar Vieno prenis nur la valorajn inkunablojn: kien iros libroj kaj gazetoj? La kongreso estis adjudikita al privata entrepreno en Slovakio. La libroservo translokiĝos tien. La eldona agado ĉesis, escepte de la revuoj (el kiu unu malfruas duonan jaron, dum la alia akurate redaktiĝas en militanta lando).

Due, la stabo: ne plu dungitoj koncentritaj en unu domo, sed volontuloj dise tra la mondo, precipe danke al la Junulara. Sed TEJO ne rajtas disponigi volontulojn kaj subsalajratojn de EU-fondusoj, kaj tia diaspora stabo postulas streĉon de kunordigo apenaŭ imageblan. Des pli ke principe ilia deĵordaŭro estas nur kelkmonata, maksimume unujara.

Trie, la telematiko: nova, grandioza retejo faciligos kaj preskaŭ solvos ĉion aŭtomate. Tiu iluzio eĉ ne atingos la konsciiĝon pri memtrompo, ĉar la grandioza ankoraŭ ne ekzistas, post deko da jaroj kaj cento da eŭromiloj...

La tri elementoj alvenis al la botelkolo de la limdatoj: nur la fordono de la arkivo marŝis akurate. Kiam la domo estos fine vendita? Ĉu UEA kaj TEJO nun disputos pro la malfruanta retejo? Kaj tiel plu. En tiu sombra kunteksto tamen ne ĉio paneas, kaj la responsaj pri la devolucio plus privatigo batalas por trafi siajn celojn. La veto estas: ĉu ili eligos la subjekton el sia agonio aŭ sukcesos nur plilongigi la agonion? Demando por la nokto de Haloveno.

[HeKo 799 2-A, 31 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0957 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0739 s s 
  Total: 0.1696 s s