Esperanta Civito

Claude Gacond ne plu arkivisto de CDELI


Ĉi-monate en Ĉaŭdefono s-ro Claude Gacond lasos definitive la postenon de arkivisto de Centre de Documentation et Etude sur la Langue Internationale (CDELI), kiun kelkaj erare difinas Esperanto-Centro, dum ĝi estas arkivo por ĉiuj interlingvoj, plej kompleta rilate al Volapuko kaj Occidental, kun la franca kiel vehikla lingvo.

Naŭdekunu-jaraĝa, s-ro Gacond gvidis CDELI dum pli ol kvindek jaroj, kiel fakon de la urba biblioteko. Komence ĝin prezidis d-ro Tazio Carlevaro, vera poligloto en interlingvoj, kun Claude Piron reprezentanto de la skemisma skolo kaj Alphonse Matejka por la naturalisma. Dum la lastaj dudek kvin jaroj CDELI okupiĝis pri aktivecoj ekster la originaj celoj, ekzemple lingvoinstruado.

Historie, CDELI rolis kiel renkontejo, gastigante interalie seminarion de TEJO kaj la unuan Forumon por la Esperanta Civito, en aŭgusto 1998, sub la prezido de d-ro Gyorgy Nanovfszky. La Pakto estis verkita kaj aprobita en ĝiaj lokaloj.

Bedaŭrinde la posteno restos vaka: neniu en la urbo iros al CDELI preskaŭ ĉiutage, kiel faris s-ro Gacond. Liaj du ĉefaj kunlaborantoj kutime estas surloke nur vendrede, venante al la Ĵurasa montaro el la bordo de la Lemana lago. Claude Gacond tamen restos estrarano de la CDELI-Amikaro, kiu kolektis monon kaj havas rimakindan sumon je dispono.

CDELI ne restos la sola grava fako de la Urba Biblioteko bazita sur volontuloj kaj sen surlokaj homaj resursoj: tia estas jam la tre grava historia arkivo de Civila Servo Internacia, situanta en subtera etaĝo. Male CDELI okupas bonegan salonon sur la dua etaĝo, eĉ kun la civita blazono sur la centra fenestro -- almenaŭ ĝis nun (ja CDELI devis migri jam trifoje, en la palaco, de sube supren, de supre suben, ree supren).

[HeKo 799 6-A, 7 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0561 s s