Esperanta Civito

"Ĥaoso en la Komitato", atestas UEA-protokolo


Post fragmentaj raportoj en nordeŭropa skandalisma retgazeto, kies objektivecon oportunas pridubi, oficiala protokolo de Komitata kunsido en Kebekio (8 aŭgusto 2022) parolas pri bedaŭrinda "ĥaoso" en la ĉefa instanco de la Universala.

"Kovtonjuk proponas, ke la Estraro raportu pri decido eksigi [la ĉef]delegiton de Rusio ĝis la 15-a [de] septembro. Lipari subtenas la proponon. Mamduhi proponas ne doni limdaton al la Estraro. Corsetti konsentas. Maurelli konsentas kaj petas eksplicitigi la daŭrigon de la homhelpa agado. Mandirola proponas, ke la Estraro raportu pri eventuala nomumo de nova ĉefdelegito en Rusio ĝis la 30-a de septembro. Ĥaoso okazas."

"Maia kontraŭproponas la 30-an de septembro. Kovtonjuk akceptas la daton sed petas [la] uzon de la vorto 'eksigo'. Schaeffer klarigas, ke ĉesis la mandato de la ĉefdelegitoj, do ne eblas eksigi ĉefdelegiton kies mandato jam finiĝis. Maia amendas, ke la Estraro raportu pri sia laboro rilate ĉefdelegitojn ĝis la 30-a de septembro. Becklin klarigas ke tio ne eblas. Mandirola proponas, ke la Estraro raportu pri eventuala nomumo de nova ĉefdelegito en Rusio ĝis la 30-a de septembro. Voĉdono: La propono ne estas akceptita (7 voĉoj favoraj, 10 kontraŭaj, 7 sindetenoj). Ĥaoso okazas denove."

Fine, "La Komitato instrukcias al la Estraro raporti pri la decido pri la eksigo de [la] ĉefdelegito de Rusia Esperanto-Unio sinjorino Smetanina ĝis la 30-a de septembro." Kaj la Komitato rompiĝas en du partojn: la propono estas akceptita per nur dek du voĉoj favoraj, naŭ kontraŭaj kaj du sindetenoj.

La rezulto havas politikan signifon: dum la Estraro tendencas al pekinisma sinteno, maskita per neŭtralismo, magra plimulto de la Komitato sentas la bezonon iel kondamni Rusion pro la invado de Ukrajno. La Estraro simple decidis ke ĉiu ĉefdelegito ĉesas ofici, kaj oni ne renovigos la kontrakton kun tiu por Rusio. Oni rimarku ke temas pri la ĉefdelegito de UEA, ne la ĉefdelegito de REU.

[HeKo 799 7-A, 8 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0559 s s