Esperanta Civito

Disertacio pri dokumentaj fontoj el Esperantio


Universitata disertacio pri esperanto-rilata arkivo estis akceptita por esploro en Barcelono: ĝin verkos c-ano Ruben Fernandez, kiu tiucele faros esplorojn en Svislando, helpe de Kultura Centro Esperantista.

La profesoroj trovis aparte interesa kaj originala la temon "La esperantismo kiel produktanto de dokumentaj fontoj", por diplomo pri arkivistiko. La kandidato devos interalie esplori la svisan normaron pri bibliotekoj kaj arkivoj, studante specifan kazon kaj komparante ĝin kun alia nuntempa en Katalunio.

Ĉe c-ano Fernandez, unu el la plej aktivaj en la Civita fakrondo pri bibliotekoj, estas specife originala la malkovro pri la estonteco de niaj historiaj arkivoj, multe pli sekura ol tiu de niaj bibliotekoj. Li esperas fini sian esploron koincide kun la inaŭguro de la nova sidejo de la jama Esperanto-Muzeo en Sankta Paŭlo de Ordalo (Katalunio).

[HeKo 799 8-B, 9 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0836 s s