Esperanta Civito

Interesaj kombinoj de TEJO-destinoj


La "volontuloj" de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo konsistigas interesan panoramon de submergita laboro en Eŭropa Unio. Unue, forgesu la opinion ke volontulo estas senpaga bonvolulo: ili ĉiuj estas pagataj, eventuale minimume (sed kiu kontorestro efektive kontrolas ilin?), kio tute ne signifas ke ili ne laboras. Due, ili ofte faras ion kio ne kongruas kun la engaĝo, almenaŭ parte. Jen kelkaj ekzemploj.

Spyros Papadatos el Grekio responsas en Belgio kiel TEJO-oficisto pri eksteraj rilatoj. Kurioze, li estas samtempe la prezidanto de Advisory Council on Youth of the Council of Europe (en Strasburgo). Tamen jure li rezultas dungito de Flandra Esperanto-Ligo (en Antverpeno), kun kiu la prezidanto de TEJO Albert S. Garrido (filipinano loĝanta en Madrido) ĵus subskribis la daŭrigon de la dungokontrakto por la greko, reale oficisto de NRO registrita en Nederlando.

La karuselo daŭras ĝuste en Roterdamo, kie alia TEJO-oficisto, Carlos Pesquera Alonso (el Hispanio) veas ke "purigi Centran Oficejon" (nederlandan) estas relative ofta tasko por li. CO de la Universala, ne nur de la Junulara.

Por la Universala (kaj la Junulara) laboras Mia Nordentoft, eksa volontulino de TEJO de longete salajrata laŭ kontrakto inter UEA kaj TEJO: la unua devus pagi al la dua la programadon de la grandioza retejo nomata AKSO -- devus, sed intertempe rifuzis.

La karuselo daŭras per iu kiu volontulas en Tuluzo dum kelkaj monatoj, formale por franca esperanto-societo, sed fakte por TEJO, kaj migronta al Roterdamo por kelkmonata daŭrigo. Aŭ per eksa roterdama volontulo nun staĝanta ĉe E@I en Bratislavo, sed samtempe vicprezidanto de TEJO. Kaj tiel plu, scias nur Jesu'...

[HeKo 800 4-A, 14 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0561 s s