Esperanta Civito

Zamenhof-Taga saluto de la Konsulo

La Konstitucio de la Esperanta Civito registris la tradicion de la Dekkvina de Decembro, Tago de la Esperanto-Libro, sub la pli vasta sed tute kongrua difino "Tago de la Esperanta Kulturo".

Fine de sia recenzo pri "La infana raso", en "La Nica Literatura Revuo" n-ro 2/3 p. 116-120, Gaston Waringhien skribis: "La Infana Raso" estas unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo. Ne hazarde William Auld petis (kaj ricevis, kune kun la edzino) la esperantan civitanecon. Ne hazarde Gaston Waringhien, multjara kunlaboranto de "Literatura Foiro", estis la unua aliĝinto al la Esperanta PEN-Centro, post la tri kunfondintoj.

La esperanta kulturo, kaj unuavice la literaturo, atestas ke ekzistas la esperanta popolo. La raŭmistoj atentis kaj konsekvence aplikas ĉi tiun ateston.

Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, antaŭ tri tagoj publike deklaris: "Mi renkontis multajn Romaojn  kiuj oficiale negas ke ili estas Romaoj ĉar tio povus damaĝi ilin. Ili pravas, ili rajtas negi por utili al si. Sed tio ne ŝanĝas la veron ke ili estas Romaoj. Se iu ne volas akcepti esti esperantisto (aŭ kiel mi dirus esperanto-popolano), tion li kompreneble rajtas. Sed se li pledas por Esperanto ĉe neesperantistoj, tiu lia negado neniel ŝanĝos la fakton ke aliaj konsideros lin esperantisto kune kun siaj antaŭjuĝoj pri esperanto kaj esperantismo. Mi persone preferas ne mensogi al mi mem kaj akceptas ke mi estas "esperanto-popolano" kun ĉiuj bonaj kaj malbonaj aspektoj de tio (ke fojfoje mi efikas kiel utopiisto pri utopio kiun aliaj ne kredas). Se mi renkontas homojn kiuj estas tute fermitaj por tiu mia aparteno, mi simple interrompas la kontakton. Mi neniun konvinkadas pri kvalitoj de Esperanto se tiu klare montras ke li malakceptas la aferon. Mi scias ke mi ne povas konvinki lin kaj mi foriras. Ne gravas kion li opinios pri mi. Temas pri la apartensento al aliaj valoroj."

Zlatko Tiŝljar konceptas sin mem raŭmisme, kvankam li ne subskribis la Manifeston de Raŭmo. Ne gravas: ekzistas homoj kiuj subskribis la Manifeston kaj poste insultis aliajn subskribintojn asertante, ke tiuj miskomprenis la Manifeston. Fine montriĝas ke tiuj insultintoj simple ne kredas plu en tio kion ili subskribis. Raŭmismo estas kohera konduto, pli ol subskribo.

"Sed ĉu literaturo esence estas io bona?" demandis Jens S. Larsen la 2an de Junio 2006 (en la Tago de la Esperanta Lingvo, laŭ nia Konstitucio) "Literaturo (pli precize beletro) ja eĉ ne pretendas esti vereca raporto pri okazintaj faktoj, kaj ĝenerale oni ne pensas ke mensogoj estas io bona. La plej simpla reago al tio estas deklari literaturon malbona, tiel kiel la nuna prezidanto de UEA plurfoje faris en la pasinteco. Defendi la ekzistopravon de literaturo estas malfacila tasko, sed la lingvo Esperanto estas facila -- sekve, ĝia movado ankaŭ devas esti diktata de la plej simpla pensmaniero. Tio ŝajnas esti la logiko de UEA hodiaŭ, sed mi dubas ĉu iu, eĉ nia prezidanto, vere sincere kredas ĝin; fakte ĉiu dezirus esti kapabla pravigi la ekziston de beletro, ĉar ĝi estas tiu speco de literaturo kiun ĉiuj povas legi. Laŭ tiu vidpunkto, la beletro estas la animo de la lingvo, kaj se la plej elstara beletra Esperanto-aktivulo ne deziras regi aŭ almenaŭ roli en la plej elstara Esperanto-organizo, tio signifas ke li klopodas ŝteli la animon de la lingvo por siaj propraj celoj" konkludis Larsen.

Ne la literaturo bezonas celi la veron, sed la homoj. Literaturo povas helpi ilin trovi la veron. La esperanta literaturo, kaj pli ĝenerale la esperanta kulturo, do ekzemple ankaŭ nia muziko, ankaŭ nia teatro, helpis nin trovi la veron: nome, al vivanta lingvo vivanta popolo.

En Esperantio, ĉiu havas sian rolon. Plej sinteze tion klarigis c-ano Koffi Gbeglo post la unua Afrika Esperantologia Semajno: "UEA portis al Afriko akuzativon, sed necesis la Civito por porti tien la esperantan kulturon."

Tial la Tago de la Esperanta Kulturo estas ankaŭ (aŭ precipe) raŭmisma festotago. Agrablan Zamenhof-Tagon 2007!

Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 343 7-C, 15 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0554 s s