Esperanta Civito

Interese por beletraj tradukantoj


Esperanto-Asocio de Britio, kiu lastatempe eldonis imponan duvoluman plenan poezian verkaron de Marjorie Boulton, ĵus lanĉis konkurson por tradukado de du anglalingvaj romanoj. Temas pri "Rebeka" de Daphne du Maurier (fama ankaŭ pro Oskare premiita filmo de Alfred Hitchcock, 1940) kaj "Matilda" de Roald Dahl (1916-1990).

Pri Roald Dahl ekzistas bedaŭrindaj faktoj. En decembro 2020, en sia oficiala retejo la familio de Dahl senkulpiĝis pro lia antisemitismo, pri kiu la aŭtoro mem parolis en 1990, ok monatojn antaŭ sia morto. En intervjuo ĉe la brita gazeto "The Independent" li deklaris ke ĉio ekis en 1982 per la israela invado de Libano fare de Israelo: "Ili mortigis 22 000 civilulojn kiam ili bombardis Bejruton. La afero estis prisilentita en la gazetaro, ĉar la periodaĵojn plejparte posedas hebreoj. Sendube mi estas kontraŭ Israelo kaj mi iĝas antisemito kiam hebreo vivanta en alia lando (ekzemple Anglio) forte subtenas cionismon. Tiu ulo devus vidi ambaŭ flankojn de la medalo."

Intervjuate de la brita semajna revuo "New Statesman" Roald Dahl deklaris: "Estas trajto en la personeco de la hebreoj kiu vekas malamikemon. Eble ia manko de grandanimeco rilate al la gojoj. Mi intencas diri, ke ĉiam estas kialo, se sento kontraŭ io ekaperas ĉie. Eĉ fiulo kiel Hitler ne antipatiis al ili sen ia kialo."

En liaj verkoj enestas antisemitaj stereotipoj jam antaŭ 1982: ekzemple Madame Rosette, persono de la samtitola rakonto (1945), estas priskribita de Stuffy, unu el la protagonistoj, kiel "abomeninda olda judino el Sirio". Oni koncedu ke, se aŭtoro enigas en rakonton antisemitajn personojn aŭ stereotipojn, ne nepre li samopinias kun aŭ pri ili, eble li nur redonas al la legonto aspekton de la realo.

Sed ĉe Dahl oni trovas ankaŭ rasismon kaj mizoginecon. Tamen tion oni trovas ankaŭ ĉe Shakespeare; nur ke intertempe pasis pli ol tri jarcentoj, kaj Eŭropo trapasis Holokaŭston.

[HeKo 801 1-A, 24 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0580 s s 
  Total: 0.0715 s s