Esperanta Civito

Bibliotekoj kaj arkivoj en la lastaj Heroldo


Bibliotekoj kaj arkivoj en la unuaj paghoj (kaj ne nur) de "Heroldo de Esperanto" 2037 kaj 2038/39 (duobla, sespaĝa), en aŭtuno 2022. La atento rezultas grandparte el la aktiveco de la fakgrupo pri bibliotekoj kaj arkivoj, aŭtunome aganta en raŭmisma medio.

La oktobra numero dediĉas la unuan paĝon al vizitoj en la Fajszi-Kolektaĵo (Budapeŝto) kaj Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno); al KIBAS (Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo) ĵus enkondukita per direktivo Giordano; al la unua kurso pri arkivistiko en esperanto, gvidota de c-ano Ruben Fernandez ĉe KCE, 14-19 aŭgusto 2023; al la anonco pri la retiriĝo de Claude Gacond kiel arkivisto de CDELI, post pli ol kvindekjara deĵoro.

La novembra-decembra publikigas la tutan tekston de la adiaŭa festparolado de s-ro Gacond (19 novembro 2022), la kritikojn de Mireille Grosjean pri CDELI, kaj respondojn de la teamestro de IEMW pri kelkaj punktoj en la koncerna oktobra artikolo.

La oktobra numero ankaŭ detale prezentas la eventojn dum la unua Naturamika Kultursemajno en Rozoj, kaj proponas interesajn artikolojn el "Tutmondaj Voĉoj": pri la svahila, kiu ne iĝis unuiga lingvo de Afriko; pri la amuza instruado de indiĝena lingvo; pri "idealisma lingvo" en reala mondo. La posta numero enhavas interesajn artikolojn el NAKSE kaj pri KEF, specife la tutan prelegon de Juan Garcia del Rio pri filozofio de la naturo.

La gazeton posedas kaj administras KCE en Svislando, eldonas LF-koop en Bulgario. Eblas aboni per libera donaco al IBAN CH23 0900000023002918 nome de Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 801 2-B, 26 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0550 s s