Esperanta Civito

Zamenhof-Tagoj 2007 en Bulgario

Per diskuto pri la sorto de la librokolekto kaj la arkivo de Esperanto-societo "Sukceso", kaj pri la eblecoj ilin pliriĉigi kaj savi, pasis la renkontiĝo de la esperantistoj en Vraco (Bulgario) okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo kaj omaĝe al la Zamenhofa naskiĝtago, 15 decembro 2007. Estis pritraktita ankaŭ la kunlaboro kun la urba biblioteko, la distrikta arkivo kaj la regiona muzeo, kie estas konservataj pluraj historiaj dokumentoj, libroj kaj gazetoj el la pionira epoko.

La 10an de decembro 2007 en la domo-muzeo de la komponisto Dimitar Nenov komenciĝis la Zamenhofa semajno organizita de la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" en Razgrado (Bulgario), per premiero de la la libro "Neokazinte" de Veselin Bliznakov. La sekvan tagon kursanoj de muzikkursejo koncertis verkojn de Schubert, Bach kaj Parashkev Haĝiev.

La 12an de decembro okazis kvizo pri la centjara historio de BEA, kun partopreno de aliĝintoj al E-kurso por komencantoj. La ĵaŭdan tagon en la klubo de la medicinistoj en la urbo estis demonstrita rapida legado en esperanto.

La 14an de decembro, omaĝe al la 148a naskiĝa datreveno de Ludoviko Zamenhof  kaj la Tago de la Esperanta Kulturo, en la kafejo de la esperantista kulturdomo unuan fojon en la lando estis prezentita la ekspozicio pri la esperanta novelo: la tradukon de la paneloj en la bulgaran faris sen. Ljubomir Trifonĉovski. La ekspozicio poste gastos en Sofio kaj aliaj urboj de Bulgario.

(informis sen. Ivaniĉka Maĝarova)

[HeKo 343 8-B, 17 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0617 s s