Esperanta Civito

Renkonto de itala kaj esperanta naturamikaj gvidantoj


Interesa kaj utila renkonto hieraŭ apud la Garda Lago inter la prezidanto de la itala federacio de la naturamikoj, s-ro Christian Facchetti, kaj la vicprezidanto de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, kune kun la delegito de ENa ĉe la Asembleo de Naturfreunde Internationale, sen. Giorgio Silfer. Ili diskutis pri la rezultoj de la lasta internacia Asembleo kaj la perspektivoj por la venonta kongreso, en Aŭstrio komence de oktobro 2023, finfine kun reala partopreno.

La pandemio bedaŭrinde efikis negative al la itala naturamikaro, kiu perdis 15% de sia membraro pro la neokazigo de aranĝoj surloke. Male la esperanta progresas iom post iom, fine atinginte triciferan nombron por la aliĝoj, kaj kun modera ekspansio en diversaj regionoj de Hispanio, precipe Andaluzio, Kanariaj Insuloj, Katalunio.

Rimarkinda estas la naturamika aktiveco en Afriko, pro diversaj projektoj. ENa flegas rilatojn precipe kun la togolanda sekcio, kies bazo tamen situas en tute alia loko ol la ĉefurbo, kie gravitas la esperantlingva komunumo.

[HeKo 801 8-B, 4 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0530 s s