Esperanta Civito

La Estraro perdis la plimulton en la UEA-Komitato


La diskuto pri la buĝeto 2023 de la Universala konfrontigis UEAn kaj ĝian junularan sekcio. La UEA-estraro rezistis kontraŭ amendopropono de la TEJO-reprezentanto, kiu altigus la deficiton ĝis 49.000 eŭroj proksimume. La Komitato tamen aprobis la proponon, per 15 jesoj, 10 neoj kaj 7 sindetenoj: la Estraro do perdis la plimulton.

Tio signifas ke TEJO sukcesis devigi UEAn pagi almenaŭ parton de la salajro de Mia Nordentoft, programisto de la fama AKSO, la grandioza retejo pri kiu UEA-estraranoj ŝajnas pli kaj pli skeptikaj. Fakte, sen tiu financa subteno ĝi (la homo, ne la retejo) ĉesus labori post kvar monatoj.

La sama sorto trafos la TEJO-oficistojn, pro manko de subvencio el EU-kanaloj: malhazarde Carlos Pesquera Alonso (subvencipetisto) kaj Spyros Papadatos (eksteraj rilatoj) anoncas nenian aktivecon por la sekvaj monatoj, en la lasta rutina cirkulero pri la stabo de TEJO. Pluraj junularaj organizoj lastatempe bankrotis, ĉar Eŭropa Unio ĵus malaprobis iliajn subvencipetojn.

[HeKo 802 1-A, 7 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0545 s s