Esperanta Civito

Unua kunsido de la fakrondo pri esperanto-domoj


Paralele al la sukcesa fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, dua fakrondo aktivas ekde hodiaŭ pri esperanto-domoj kaj kulturcentroj. En ĝi partoprenas reprezentantoj de domoj en Bulgario, Burundio, Hispanio, Svedio, Svislando, kaj membroj de la societoj kiuj posedas Greziljonon respektive La Kvinpetalon: ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon kaj intervenas je individua rajto.

Ankaŭ aliaj domoj kaj kulturcentroj povas aliĝi al la fakrondo, sen ajna devontigo. En la rondo oni interŝanĝas opiniojn kaj ideojn pri la aktiveco de tiuj establoj. Dum la unua renkonto sin prezentis la manaĝeroj de kvin domoj, el kiuj la plej granda (sed ne la plej riĉa) estas Esperanto Garden.

En la plejmulto de la kazoj la nemoveblaĵoj apartenas al la koncerna societo (inkluzive de la du en Francio), en Hispanio ĝi apartenas al Pro Esperanto, kiu mem luas de privatulo la Tanganikan Esperanto-Domon. Pro Esperanto zorgas pri la domflegado kiel regio en Burundio, Hispanio, Svislando (ankaŭ por la apartamentoj de LF-koop kaj por la legaciaj kontoroj en Bruselo kaj Budapeŝto). Laŭ tranokta kapacito, ili varias de sep personoj (en Hispanio) al sepdeko (en Svedio kaj Francio); nur en Razgrado principe ne eblas tranoktadi. Finance kaj homresurse plej malfortas Leŝoforso, nuntempe; eble plej bonfartas la Esperantista Kulturdomo "Ivan Kirĉev".

La fakrondo kunsidas lunde per skajpo. Interesatoj skribu al civito ĉe esperantio.net

[HeKo 802 4-C, 12 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0574 s s