Esperanta Civito

Koruptaj skandaloj meditigas pri la EU-organoj


Ĉi-monate eksplodis granda skandalo ĉe la Parlamento de Eŭropa Unio, ĉar ĝia vicprezidantino, la 44-jara Eva Kaili el Grekio, estis arestita pro la enpoŝigo de granda bakŝiŝo, celanta favori eksterunian ŝtaton (Kataron, kie disvolviĝas la monda futbalturniro). Simila sorto trafis ŝian parlamentan ekskolegon, la 67-jaran Pier Antonio Panzeri el Italio. Ili ambaŭ membras en la partio de eŭropaj socialistoj, kun granda grupo en la maldekstra alo de la EU-Parlamento.

Certe ne temas pri la unuaj kazoj de ŝmirmono ĉe EU-parlamentanoj kaj -komisaroj (Komisionanoj). Antaŭ dek du jaroj du ĵurnalistoj de "Sunday Times" dupis la kristandemokratan grupestron (Ernst Strasser el Aŭstrio), kiu pretis akcepti de ili monon por modifi direktivon: li eksidos en prizono pro korupto. Simila hotelo gastigis la slovenan EU-parlamentanon Zoran Thaler kaj la rumanan Adrian Severin, disponeblajn je la sama tarifo (cent mil eŭroj). Samepoke la komisaro pri sano, John Dalli el Malto, estis forpelita pro siaj rilatoj kun tabaklobio: ĉi-foje la ĉeko estis multe pli alta, kvankam estetike lin multe superas Eva Kaili.

Fakto estas ke 11.800 lobioj "investas" monon por influi la decidojn de la EU-organoj, kies direktivoj ja devontigas 508 milionojn da homoj (sen Britio). Eĉ tradiciaj esperantistaj organizoj lobias tie (kaj melkas/is la bovinon ĉe aliaj mamoj). Evidente ne eviteblas la intereskonfliktoj.

Do kio nova ĉe Kaili kaj kompanio? Unue ke la koruptitoj apartenas al la maldekstro (inkluzive de granda sindikata centralo), ĝis nun malpli tuŝita, aŭ simple pli ruza, ol la dekstro. Sed pli grave, la objekto de la korupto estis la defendo de ŝtato kies konduto al la laboristaro kaj respekto de homaj rajtoj estas forte kritikeblaj.

Kaj, vermo en la kerno, la tendenco de certa okcidenta maldekstro, kiu difinas sin progresema, defendi la valorojn de socioj longe for de la respekto al la civilaj rajtoj: ĉe la Persa Golfo same kiel ĉe la flava Pacifiko, por ne mencii la Putinistojn (kun majuskla P). Kun tia maldekstro la nova maldekstro en Esperantio (laŭ la deklaro sur kiu fundiĝis la Verda grupo en la Civita Senato) preferas ne rilati.

[HeKo 802 5-E, 13 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0588 s s