Naturamikoj festis la Tagon de la Esperanta Kulturo
De pluraj jaroj en la naturamika Esperanto-Domo (inaŭgurita 12 oktobro 2012 fare de la tiama Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey) estas la sola loko en Malago, kaj ofte en Andaluzio, kie oni festas la Tagon de la Esperanta Kulturo. Hieraŭ vespere la festantoj kuniĝis en la Domo danke al la gastama organizo de sen. Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro.
Post enkonduko de la ENa-vicprezidanto, s-ro Juan Garcia del Rio, prof. Carlos Spinola prelegis pri la familio Zamenhof, surbaze de la samtitola libro de c-ino Zofia Banet Fornalowa. C-ano Spinola rimarkigis la gravecon de pluraj gefamilianoj, kaj por nia lingvo kaj por siaj profesiaj fakoj. La zamenhofaro ja formis eksterordinaran familion.
Inter la gastoj, la konata malaga poeto Jose' Luis Perez Fuillerat kontribuis per eleganta versaĵo en tradicia metriko dediĉita al la oportuno lerni lingvojn, kie enestas omaĝo al esperanto.
La libroservo de ENa (la sola en la andaluza Esperantio) funkciis surloke, kun granda ĝojo de la ĉeestantoj, venintaj ankaŭ el aliaj urboj kaj eĉ kontinento. La ĵaŭdaj renkontoj en la Esperanto-Domo regule rekomenciĝos en januaro, fine de la posttagmezo.
[HeKo 802 7-B, 16 dec 22]