Esperanta Civito

Interslava milito kun du futbalvenkitoj


Ambaŭ partioj batalantaj en Ukrajno (sen distingo inter agresatoj kaj agresantoj) malvenkis en Kataro, okaze de la monda futbalturniro. Al la ukrajna prezidento (fakte ne ukrainlingva, sed ruslingva judo) Volodimir Oleksandroviĉ Zelenskij estis rifuzita la ŝanco alparoli la spektontaron antaŭ la granda finalo Argentino-Francio. Samtempe la lingvo de Kremlo perdis sian oficialan diplomatian statuson.

Fakte post la jarcento de la "pentarkio" (1815-1920) kun kvar oficialaj diplomatiaj lingvoj (laŭ sinsekvo perfekte respektita en la gramatika parto de la "Fundamento de Esperanto"), kaj post la epoko de Ligo de Nacioj, kun du oficialaj lingvoj kaj rifuzo pri esperanto (danke al Francio kaj spite al la brita subteno), la monda lingva ordo diktita de Unuiĝintaj Nacioj ricevis kikon per la pilko(j) formaligita(j) de FIFA (siglo el la franca).

Sur la pilko(j) estas teksto en ĉiuj UN-laborlingvoj, krom unu: la rusa. Estas vere ke neniu ruslingva teamo partoprenas en la turniro, sed ankaŭ neniu ĉinlingva; tamen la ĉina enestas. Anstataŭ la rusa, oni metis la lingvon kreitan de alia ruslingva judo, pseŭdonime Doktoro Esperanto.

Finvenkistoj jubilas, per pli ol raŭmisma, eĉ etnoesperantisma gazetara komuniko, kvazaŭ oni golus al la tuta terglobo: "UEA rememorigas, ke Tutmonda Esperanta Futbala Asocio (TEFA), kvankam ne aliĝinta al FIFA, estas ekde 2014 membro de la NF-Ligo (ne-FIFA-Ligo), kiu kunigas teamojn de neagnoskitaj ŝtatoj, de minoritataj grupoj aŭ senŝtatajn teamojn, kiel la futbalteamon Esperanto, de TEFA mem."

[HeKo 802 8-A, 17 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0555 s s