Esperanta Civito

Post unu jaro la Civitanaro elektos novan Senaton


La Kapitulo kunsidis hodiaŭ, kun la komenca partopreno de la Konsulo, kiu proponis fruigi la finon de la nuna mandato je 15 decembro 2023, pro sia misfarto kaj la malsano de la Vickonsulo. La Kapitulo en pleno (ĉeestis ankaŭ sen. Conde Rey, konvaleska post operacio) unuanime apogis la proponon, kiu transiros al la Senato por la definitiva aprobo, 2 aŭgusto 2023.

Neniu membro de la Kapitulo retiriĝas, sed la Konsulo prezidos kaj subskribos la aktojn nur laŭ neceso. Al la kunsidoj estos bonvenaj la du senataj grupestrinoj, kiuj jam hodiaŭ ĉeestis, laŭ invito. Tagprezidos la plej aĝa vickonsulo.

En la tagordero pri geopolitiko la kunsido diskutis pri la situacio en Irano, kie virinoj kaj minoritatoj (inkluzive de bahaanoj) estas pli kaj pli en danĝero. Feminisma Esperanto Movado preparos rezolucion, kiun la Kapitulo apogos.

Okazis raporto pri la pozitiva evoluo de diversaj projektoj: kongresoj, kun la subsidua asisto de la ĵus kreita Kongresa Buroo; la engaĝo de Civitaj stabanoj en establoj ekster la Pakto; la baldaŭ distribuotaj novaj legitimiloj; du honoraj posteumaj civitanigoj, por kiuj la heredantaj familianoj estis kontaktitaj kaj jam donis sian aprobon; heredaĵoj favore al Pro Esperanto en Belgio kaj Svedio; la stato de bibliotekoj kaj arkivoj, sed ankaŭ Esperanto-Domoj, post la promulgo de direktivo Giordano; la preparoj de la aŭspiciata Esplora Instituto de Esperantologio.

La vickonsulo pri socialaj aferoj transdonis ankaŭ informon el Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono), koncerne la kazon Viktor But. Temas pri kazo kie la pruvita akuzo kaj la definitiva verdikto kongruas kun deliktoj efektivaj ankaŭ ĉe la Esperanta Civito. La Kapitulo ree kunsidos 18 januaro 2023.

[HeKo 802 9-C, 21 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0110 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0534 s s