Esperanta Civito

Esperanto-Domo perdita en Litovio


Ekde 1993 Litova Esperanto-Asocio disponis por senpaga uzado la iaman domon de Aleksandro Zilbernik, bopatro de Doktoro Esperanto, en Kovno. Pro novaj leĝoj, tiu koncesio de la ŝtato devis limiĝi je nur jardeko, kaj por tre limigita kvanto da establoj. LEA ne sukcesis respekti la koncernajn kriteriojn, nek eluzi la ŝancon de uzukapo, nek transformi la pruntadon al luo, eventuale vendoluo. Fine LEA, kiu uzis la nemoveblaĵon parte kiel turisman agentejon parte kiel staplon por siaj eldonaĵoj, devis vakigi la konstruon, kiun privatulo aĉetis per aŭkcio 15 septembro 2022.

Estas rimarkinde ke jam en 2015 Pro Esperanto, kiel fondumo celanta la kreskon de la esperanta popolo en la sektoroj konstrua, financa kaj sociala, vane skribis al la prezidanto de LEA proponante helpon, ekzemple mobilizi la Civilan Esperantan Servon por la domflegado. Se LEA estus informinta la fondumon pri la aŭkcio, eble la domo en strato Zamenfofo 5 estus nun proprieto de esperanta institucio.

En la staplo, kiun LEA devis malplenigi, teorie kuŝus eĉ stoko da lernolibroj por hispanlingvanoj, kiujn LF-koop (ilin aĉetinte) neniam sukcesis reakiri. Pri tio neniu informo venis el LEA post la deloĝigo.

Tradiciaj esperanto-movadoj kiuj riskas perdi sian domon bonvolu rilati al Pro Esperanto: eĉ se ĉi tiu, kiel "banko" de la Esperanta Civito, prioritate helpas paktintajn establojn, ekzistas la ŝanco savi la nemoveblaĵon por la esperanta popolo. La inerto okaze de savopropono egalas al (nerespektinda) emo al suicido.

[HeKo 803 1-A, 22 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0550 s s