Esperanta Civito

La milita stato daŭras en orienta Kongolando


La milita stato inter la kongolanda armeo kaj la ribeluloj de M-23 (subtenataj de aliancanoj en Ruando kaj Ugando) daŭras en la teritorio de Rutshuru.

Estas ĵetado de bomboj de du flankoj, kaj interŝanĝo de fajro de du flankoj: homoj perdas sian vivon. Pro la troaj krioj de pezaj armiloj ĉi tie, homoj, infanoj perdas scion. Ekzemple mia onklo ankaŭ perdis la konscion kiam okazis kolizioj en loko nomata Kiseguru. Ni havas infanon, kiu ankaŭ estas malstabila pro la eksplodoj kaj krakado de pezaj armiloj.

La movado M-23 postulas, ke lernejaj oficistoj komencu instrui, sed gepatroj estas maltrankvilaj kaj timemaj. Ĉar estas instrukcio, ke tuj kiam oni malfermos la edukan agadon, la ribelantoj prenos la junajn lernantojn por iri kaj fari la militan trejnadon perforte.

Mia celo estis forlasi ĉi tiun nesekuran areon kaj translokiĝi tien, kie estas sekureco. La grava problemo ankoraŭ kuŝas por ĉi tiu granda familio de kvin gefiloj kaj edzino. Mi donas kialon al eŭropanoj, kiuj naskas nur du infanojn.

(sen. Honore' Sebuhoro)

[HeKo 803 4-C, 26 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0540 s s