Esperanta Civito

Kion instruas la sukceso de Kjara?


Nia lingvo estis akceptita kun dek unu aliaj minoritataj idiomoj en alternativa eŭropa konkuro, kiu disvolviĝis interrete. La premion asignis ĵurio de supozataj fakuloj, kies voĉoj aldoniĝis al tiuj de la virtuala publiko.

Gajnis kanzono en esperanto, kiun la ĵurio mem taksis la malplej bona, sed la publiko subtenis amase. La kanzono, "Mozaiko", estas la traduko de itala samtitola originalo, kaj la kantistino mem ne regas perfekte esperanton. Eĉ esperantologoj kiuj ŝin aŭskultis ne sukcesis kompreni ŝian parolon. Sed esperantistoj (kaj ŝia persona amikaro en Rimino) faris la rezulton. El tio ni povas konkludi diversajn aferojn.

Unue, ke la esperantistaro estas mikrosocio kapabla influi rete multe pli ol aliaj: ni avangardas. Due, profesieco kaj lingvoposedo povas ne kongrui sen indigno: pli gravas zelotado ol ambaŭa kompetento.

Trie, kaj plej grave: Esperantio havas profesiulojn kiuj kapablas vervigi kongresan vesperumon, sed ankoraŭ ne iun por identigi sin kun la originala esperanto-kulturo. Tio cetere pli facilas en iu ĝenro ol en alia: ekzemple opero, kiu bedaŭrinde apenaŭ ekzistas en nia lingvo. Kantaŭtoro estus bonvena, sed prefere ne nur pruntita el (parto de) la itala muzika kulturo, kia daŭre estas Chiara Raggi: ni bezonas originalan transnacian artiston.

[HeKo 803 5-B, 28 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.0799 s s