Esperanta Civito

Forta interna lobio strebas malhelpi UKojn


Islamaj landoj, Rusio, Popola Ĉinio, kompreneble Afriko: en tiuj landoj uranistoj ne havas facilan vivon, ili povas eĉ riski mortokondamnon. Tial ili forte kontraŭas la okazigon de Universala Kongreso: kurioze ke ili tamen silentis pri Pekino.

Siatempe la demando pri homaj rajtoj havis politikan dimension: oni diskutis ĉu kongresi en lando de "reala socialismo" aŭ en la Hispanio de Francisco Franco. Nun tio turniĝas al la moroj. Tamen atentu: la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj ne inkluzivas samseksamon. Jam de jardekoj relativa plimulto da membroŝtatoj klopodas modifi tion, sed mankas la kvorumo.

Tial estas jura eraro akuzi UEAn pro malrespekto al homaj rajtoj okaze de eventuala UK en Tanzanio. Pli komprenebla (kaj rekomendinda) estus rezigno pro organizaj kaj financaj kialoj: UK en Afriko signifos enorman investon de mono, kun minimuma rezulto. Ĉiukaze aliaj landoj (unuavice Burundio) pli taŭgas ol la najbara Tanzanio.

[HeKo 804 2-A, 8 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0568 s s