Esperanta Civito

La Esperanta PEN pretas organizi mondkongreson


Esperanta PEN-Centro proponis sin por organizi la 90an mondkongreson de la verkistaro, komence de oktobro 2024 en formo de krozado sur la okcidenta parto de la Mediteraneo. La mondkongreso disvolviĝos nur reale, sen virtualaj surogatoj, kun la Asembleo de la delegitoj duone en la ŝipo (dum tuttaga navigado) kaj duone surtere: fakte la krozado etapos ĉe diversaj literature kaj turisme gravaj urboj, ekzemple Barcelono. Tial la tria Naturamika Kultursemajno en Esperanto ekos en Barcelono kaj tie enŝipigos kelkdekon da esperantlingvanoj, kiuj garantios la publikon en la lingvo de la organizanto, tiel pravigante la uzon de esperanto kiel laborlingvo, apud la PEN-statute devigaj.

La nukleo de la kongresa teamo konsistas el gec-anoj Lorena Bellotti (apoga agentejo), Manuela Blanco (NAKSE-kunordigo), Alessio Giordano (vicredaktoro de la PEN-organo), Chiara Macconi (publikaj rilatoj) kaj Giorgio Silfer (vicprezidanto de la Esperanta PEN). Unua telematika laborkunsido ĉi-monate, antaŭ laborkunsido kun la PEN-sekretariato en Londono.

"La verkistara mondkongreso estos eminenta ŝanco por diskonigi en vasta, diligenta kolegaro la valoron de la originala esperanta literaturo. Por mi ĝi estos kvazaŭ cignokanto, post tridekjara aktiveco en PEN Internacia" komentarias prof. Silfer, kiu (kune kune gec-anoj Perla Martinelli kaj Istvan Nemere) agnoskigis en 1993 esperanton kiel literaturan lingvon, dum la PEN-mondkongreso en Galegio.

[HeKo 804 4-B, 12 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0559 s s