Esperanta Civito

Testa eksperimento por Esplora Instituto de Esperantologio


Dum la lastaj tri tagoj de januaro kaj unuaj du de februaro okazos testa eksperimento por Esplora Instituto de Esperantologio. Kelkaj volontuloj, preskaŭ ĉiuj kun C-grada diplomo laŭ LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) sekvos telematike lecionojn kadre de la katedroj de beletristiko kaj (plan)lingvistiko. La eksperimento testos la taŭgecon de elektita rimedo por distanca universitato kaj la efikon de la instruado.

La lecionoj disvolviĝos dum kvar periodoj: du matene kaj du posttagmeze, laŭ la mezeŭropa horo.

La docentoj estos d-ro Alessio Giordano kaj prof. Giorgio Silfer. La unua pritraktos fonologion, la dua literaturan kritikon. La konsilitaj tekstoj estas "Lingvistikaj aspektoj de esperanto" de John Wells, "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure, "Enkonduko al literatura kritiko" de Giorgio Silfer. Por pliaj informoj: kce ĉeesperantio.net

[HeKo 804 5-B, 14 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0578 s s