Esperanta Civito

Aktivas la organizaj teamo de NAKSE


Ĉi-semajne telematike kunsidis la Formiketoj, nome la organiza teamo de la 2a Naturamika Kultursemajno en Esperanto (Rozoj, 1-7 oktobro 2023). La teamo estas kunordigata de c-ino Manuela Blanco, kaj respondas al Esperanta Naturamikaro. En ĝi membras ankaŭ c-anoj Ruben Fernandez, Giorgio Silfer, Antonio Vidal.

NAKSE ree okazos en la sama hotelo, kun spektakloj kaj prelegoj en alia nemoveblaĵo, afable proponita de la loka magistrato. Efektive la gastronomia parto estas interesa kaj sukcesa: se aliloke oni fastas, ĉe la Civita konsorcio oni festas... Parenteze, la 3a NAKSE povus okazi en oktobro 2024 sur ŝipo, per ekstera aliĝo al la PEN-mondkongreso, post inaŭgura tago en Barcelono.

Inter la unuaj programeroj deciditaj de la Formiketoj estas tuttaga forumo pri bibliotekoj kaj arkivoj, al kiuj estos invititaj gravaj fakuloj, unuavice c-ano Ruben Fernandez (neniu el UEA, kiu bedaŭrinde ne plu havas bibliotekon, nek historian arkivon, kaj neniu el TEJO, kiu eĉ ne posedis tiajn). Magian vesperumon animos vendrede kataluna prestidigitatoro. Du kantosolistoj kaj unu ensemblo estas invitotaj. Pri interesaj temoj prelegos Juan Garcia Del Rio kaj Giorgio Silfer.

[HeKo 804 5-B, 14 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0250 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0664 s s 
  Total: 0.0914 s s