Esperanta Civito

Ĉu TEJO bankrotos? En printempo 2023 la respondo


"Pro la nericevo de la administra subvencio [rifuzita de EU-instanco] pasintjare, TEJO nuntempe trapasas defian financan periodon" skribis Albert S. Tancinco Garrido en sia novjara mesaĝo kiel prezidanto. "Efektive, la buĝeto de 2022 spegulis drastajn reduktojn, kaj la Komitato dum la 78-a IJK en Nederlando krome decidis rekomendi, ke la Organizo daŭrigu kontraktojn kun plejparto de siaj oficistoj ĝis la fino de 2022 kaj poste prokrasti novajn kontraktojn ĝis la definitiva ricevo de la administra subvencio en 2023. La Estraro ĝisfunde konsideris tiun rekomendon, sed la temo montriĝis pli bunta, ĉar pluraj faktoroj poste ankaŭ influis nian decidofaradon."

"Ekde la komenco de la jaro, TEJO ne plu dungas Clement Baleyte (surlokan kunordiganton de volontuloj, 60%-tempe) kaj Spyros Papadatos (eksterrilatiston, duontempe). Ni elkore dankas ilin pro ilia plurjara sindediĉo al nia organizo. Samtempe, ni pludungis Carlos Pesquera Alonso, kiu antaŭe laboris duontempe kiel subvencipetisto, kiel plentempan oficiston, kiu nun transprenis plurajn el la antaŭaj taskoj de Clement kaj Spyros."

"Intertempe, ni daŭre dungas Mia Nordentoft (ĉefa AKSO-programisto, plentempe) kaj Vincent Chimin Brandt (AKSO-programisto, duontempe). La Organizo daŭre dungos ilin dum la sekvaj monatoj, ĝis la fintrakto de niaj kontraktaj respondecoj pri AKSO, la transdono de la financa respondeco pri la sistemo al UEA, kaj ricevo de la lasta pago, entute 30.000 eŭroj, kiun UEA laŭkontrakte ŝuldas al ni post la kompletigo de la projekto. Intertempe, en decembro, niaj reprezentantoj en la Komitato de UEA sukcesis proponi al la buĝeto de UEA en 2023 la sumon de 18.000 eŭroj kiel pagon por la laboro farata por la kompletigo de AKSO. Ni nun estas sur la negocia tablo kun la Estraro de UEA por interkonsenti pri kiel utiligi tiun sumon."

"Kun la zorga priatento de niaj oficistoj, ni sendis la kandidatiĝon por la administra subvencio de 2023 kaj devos scii pri nia (mal)sukceso iam inter aprilo kaj junio. Ni esperas ke tiuj decidoj niaj (unuavice pri dungoj, sed ankaŭ en aliaj sferoj) permesos al ni la vivtenadon de la organizo ĝis tiam. Tamen, ni ne subtaksu la gravecon de la situacio."

La pluvivo de la Junulara ŝajnas dependi unuflanke de UEA (kvazaŭ maljunulara sekcio de TEJO...), aliflanke de Eŭropa Unio, kiu jam kaŭzis en 2022 la bankroton de aliaj junularaj INROj. Tamen pli zorgiga estas la kreskinta ekonomia interdependo de TEJO kaj UEA: manko de eŭropunia subvencio kondukus eĉ al administra dependo, kun sombra perspektivo por la aŭtonomio de TEJO. Ĉu fine ĝia destino estos la sama de la SAT-Junulfako?

[HeKo 804 8-A, 21 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0385 s s 
  Total: 0.0524 s s