Esperanta Civito

Pli kaj pli riska poker-telero pri Ukrajno kaj Rusio


Germanio rezistis kontraŭ la livero de siaj modernaj tankoj al Ukrajno, por eviti la rolon de lancopinto en NATO. Nur post la decido de Usono sendi eĉ pli modernajn tankojn, Germanio eniris kiel dua en la vico; ĝi ŝatus esti eĉ la tria, post Francio, aŭ eĉ la lasta post siaj najbaroj. Sed la felietono pri la tankoliverado estas interpretebla en pli ol unu maniero.

Strategie, tio ne sufiĉas por venki la militon, sed nur por longigi ĝin. La espero estas ke, repreninte parton de la perditaj teritorioj, Ukrajno povus intertraktadi el pozicio pli forta kaj atingi kompromison kun Rusio. Aliflanke, ĉi-lasta devas kalkuli kun sia interna situacio, kaj ĝia reĝimo ankaŭ bezonas almenaŭ ŝajnan sukceson por pravigi sian eventualan retreton aŭ halton.

Geopolitike, la demando estas ĝis kioma punkto NATO povas nutri la tension. La respondo utilus ankaŭ por kompreni ĝis kioma punkto Usono kaj ĝiaj pacifikaj aliancanoj (inkluzive de Vjetnamio, "realsocialisma") povas tiri la ŝnuron kun Popola Ĉinio, aŭ inverse.

La ludo estas pli kaj pli riska, per altigado de la poker-telero; konsekvence ankaŭ pli kaj pli danĝera, interalie pro la diplomatia malsufiĉo de la internacia komunumo, unuavice de Unuiĝintaj Nacioj.

Plia demando (kaj tria analizperspektivo): por kiu laboras la tempo? Ĉu por Rusio, ĉu por Ukrajno? Por ĉi-lasta, almenaŭ tiel longe kiel ĝi ne atakos iel ajn en la rusa teritorio, perdonte la rolon de atakato kaj invadito. Aliaj eraroj (malpermeso vendi ruslingvajn librojn, sankcio kontraŭ artistoj pro ruseco, tridenta simbolo kopiita el la nazi-aliancaj trupoj dum la dua mondmilito, kaj tiel plu) ĝis nun ne trafis grandan atenton en okcidento.

Ĉiukaze parto de NATO (Anglio kaj Pollando, precipe) deziras atingi finan venkon super Putin, nome la internan krizon de Rusio; alia parto, inkluzive de Usono, hezitas pri tia finvenkismo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 805 1-E, 25 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0679 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1119 s s