Esperanta Civito

Gramatiko de la esperanta lingvo: unuaj decidoj


Marĝene al la testa eksperimento de EIE, konsultinte la librofakon de LF-koop, d-ro Alessio Giordano kaj prof. Giorgio Silfer alprenis la unuajn decidojn pri la planata "Gramatiko de la esperanta lingvo". Kiel en aliaj verkoj, ĝi ekos traktante fonetikon kaj fonologion, kiujn kontentige pritraktis nek Plena Gramatiko de Kalocsay-Waringhien nek Plena Manlibro de Esperanto-Gramatiko de Wennergren. Tiuj ĉapitroj, kun la eventuala aldono de interpunkcio, povos konsistigi unuan kajeron, bazitan sur diakrona analizo.

Kun la EIE-studentoj gec-anoj Giordano kaj Silfer diskutis jam specifajn punktojn: ekzemple ili trovis alian priskribon rilate la vokalan sistemon, kompare kun tiu de PG (sep vokalaj fonemoj) kaj tiu de PMEG (kvin vokalaj fonemoj en tamen korektenda trapezo); kaj ili rimarkis ke (male ol asertas PG), la diferenco inter I kaj J estas pli profunda ol tiu inter U kaj Ŭ: certe la unua paro estas du apartaj fonemoj, dum pri Ŭ ili tendencus difini ĝin alofono de U.

En la unua kajero necesas aperigi adekvatan fonetikan/fonologian terminaron: PMEG tiurilate eĉ ne estas konsiderinda, dum PG (kaj PIV) proponas ion foje modifindan (ekz. nur "asimilo" por "asimilado") foje kompletigendan (ekz. "disetendo" kontraste al "krazo").

[HeKo 805 4-B, 30 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0597 s s 
  Total: 0.0747 s s