Esperanta Civito

Ekis la afrika monato de nia Kapitulo


La delegacio de la Kapitulo atingis hieraŭ Burundion kaj tuj eklaboris, renkontante la lokajn stabanojn, nome la vicadministranton de Afrika Esperanto-Instituto, la vicprezidanton de Islama Esperanta Klubo (la prezidanto loĝas ankoraŭ en Turkio) kaj la prezidanton de Societo Internacia de Paco Universala (SIPU): ĉiuj tri establoj de longe aliĝis al la Pakto.

Kun la lasta, sen. Frederiko Nimubona, okazis interparolo dum kiu prezentiĝis du proponoj, kiuj fariĝos projektoj se la direkta komitato de SIPU aprobos ilin. Tial sen. Nimubona promesis kunvoki la komitaton ĉi-monate, por ke la vickonsulo pri financoj kaj la vickonsulino pri internaj aferoj povu diskuti kun la komitatanoj.

En la gvida instanco de SIPU ne ĉiu havas la esperantan civitanecon: ja ne ĉiu parolas esperanton. Sed unu el ili, c-ano Libere Mudende, kiu reprezentas SIPU en la Forumo, estis poste kontaktita kaj jam esprimis sian pozitivan intereson pri la du eventualaj projektoj.

[HeKo 805 8-C, 7 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0545 s s