Esperanta Civito

Preparataj la novaj kadroj por la afrika Esperantio


La staĝo celanta selekti kadrojn por la Esperanta Civito en Afriko komenciĝis hodiaŭ sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer. La trejnado envolvas partoprenantojn ankaŭ el Eŭropo: "La restado en Burundio estas tre utila por mia interkultura formado" deklaris c-ino Manuela Blanco. Ŝi estas tre impresita de la Tanganika Esperanto-Domo kaj de la lingva nivelo de la afrikaj gekolegoj.

"Esence la staĝo celas respondi al tri demandoj: Ĉu daŭrigi? Kun kiuj? Kiel?" sintezas la trejnisto. "El la staĝo rezultos diversaj postenoj, kadre de Afrika Esperanto-Instituto kaj de la Afrika legacio de la Esperanta Civito."

Dum la unua tritaga semajnfino la referenca teksto estas la albumo ?Esperantio vivas?, precipe la unua parto (kiu priskribas la strukturon de la Civito) kaj la komentoj. Krome, la unua periodo ekzamenos la temon "intereskonfliktoj", aparte gravan por la novaj stabanoj.

[HeKo 805 9-C, 10 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.5932 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.6359 s s