Esperanta Civito

Bonvenon al la 9a Lingva Kolokvo de KCE


La 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista (Ĉaŭdefono, 28 aprilo - 1 majo 2023) proponas tri eminentajn prelegontojn, nome d-rojn Alessio Giordano, Sebastien Moret kaj Giorgio Silfer.

La unua, kiu ĵus gvidis sukcesan kurson pri fonetiko ĉe la eksperimenta testo de Esplora Instituto de Esperantologio, estas invitita prezenti la rezultojn de tiu kurso aplike en la kunverkata "Gramatiko de la esperanta lingvo".

La kunverkanto, d-ro Giorgio Silfer, pritraktos socilingvistikan temon: "Ŝiboleto kaj konotacio en diversaj esperantlingvaj medioj". En Esperantio la maniero saluti, la voktitolo, la toponimio, la tradukemo de personaj nomoj kaj tiel plu varias laŭ medioj kaj epokoj: c-ano Silfer estas esploranta tion.

D-ro Moret komunikos baldaŭ sian temon. La Lingva Kolokvo inkluzivos pliajn prelegojn, distran programon, asembleojn (de KCE kaj de LF-koop), gastronomion. Eblos partopreni kaj reale kaj virtuale: por ambaŭ manieroj necesas pagi apartan aliĝkotizon. Informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 806 1-B, 12 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0568 s s